6.12.07

La 26-an de septembro ni festis la eŭropan tagon de lingvoj

La Esperanto-klubo/projekto Akel prezentis al estraro de la mezlernejo skizon pri Eŭropa Tago de Lingvoj. Oni intencis krei afiŝojn, flugfoliojn kaj cirkuleron, krom starigi prelegon. Pro tio la klubo eĉ kunsidis antaŭ la oficiala malfermo de la lernojaro, kiu okazis la 17-an de septembro.
La klubanoj facile konsentis pri la ĉefaj ideoj, tiuj kiuj devus gvidi ilian laboron, t e, la graveco de la lingvoj kiel identeco kaj kielmerkata varo; la uniĝo inter Eŭropa Unio kaj multlingvismo; la faciliga rolo de Esperanto por lernado de aliaj lingvoj; kaj la neceso de neŭtrala lingvo por antaŭeniri Eŭropan Union.
Laŭ tiuj ideoj oni kreis afiŝojn fiksitajn je la sojlo de ĉiuj pavilonoj

de la lernejo kaj disdonis flugfoliojn, ĉio ĉi antaŭ la koncerna tago. Dum la propra tago, t e, la 26-
an de septembro, cirkulis tra klasĉambroj teksto unuflanke atentigante la lernantojn pri la multlingva naturo de Eŭropa Unio kaj la nepra neceso lerni lingvojn por defendi ĝin, kaj aliaflanke elstarigante la rolon de Esperanto kiel faciliga lingvo por lerni aliajn. La centra evento tamen okazis tiam, kiam pli ol sepdeko da lernantoj partoprenis en prelego titolita “Multlingva Eŭropo”. La prelegintoj prezentis enketon de Eŭropa Konsilio pri la lingva situacio en Eŭropo kaj lanĉis la diskuton pri la lingva politiko de EU laŭ kiu ĉiu eŭropcivitano devas lerni du lingvojn krom la gepatra. Kiuj lingvoj? Ĉu eblas atingi tiun celon per iu ajn lingvo? Ĉu eblas egale respekti ĉiujn lingvojn sen uzi neŭtralan lingvon? Tiaj demandoj gvidis la prelegon.
Iuj partoprenintoj scivolemis pri Esperanto, kiel neŭtrala lingvo, aliaj vizaĝdubis. La plejmultaj silentiĝis: Eŭropo, ĉu tio gravas?

Klubo de Esperanto de la Escola Secundária Braamcamp Freire

Sem comentários: