7.4.08

Eŭropa konferenco: Interkultura dialogo kaj komunikado

OKAZINTA EN MARIBOR (SLOVENIO) DE 29-a ĜIS 31-a DE JULIO 2007
Decorreu em Maribor (Eslovénia) de 29 a 31 de Julho de 2007

100 partoprenintoj de la konferenco el 20 eŭropaj landoj KONSTATIS baze de la prezentitaj referaĵoj kaj diskutoj la jenon:
100 participantes vindos de 20 países europeus, com base nos dados apresentados nos debates, constataram:

1.ke la proklamo de la jaro de interkultura dialogo estas grava kontribuo al pli harmonia rilatado inter la diversaj homgrupoj en Eŭropo sendepende de naciaj, religiaj kaj rasaj diferencoj,
que a proclamação do ano do diálogo intercultural é um contributo importante para uma maior harmonia entre os diversos grupos humanos na Europa, independentemente das diferenças nacionais, religiosas e rácicas,

2.ke Slovenio estas aparte taŭga loko por demonstri la interkulturan dialogon, ĉar ĝia popolo vivas dum longa historia periodo en paca kunenkzistado kun najbaroj apartenantaj al ĉiuj 4 grandaj lingvaj familioj de Eŭropo (romanida, slava, ĝermana kaj finnugra),
que a Eslovénia é um país particularmente adequado para evidenciar o diálogo intercultural, porque o seu povo vive um longo período histórico de coexistência pacífica com vizinhos pertencentes às 4 grandes famílias linguísticas da Europa (românica, eslava, germânica e finhungara),

3.ke necesas konsciigi per edukado eŭropajn civitanojn pri neceso evoluigi kaj plifortigi komunan eŭropan identecon harmonie kun la ekzistantaj naciaj kaj regionaj identecoj kaj tiel kontribui al la eŭropa integriĝo,
que é preciso conscientizar, pela educação, os cidadãos europeus sobre a necessidade de fazer evoluir e reforçar uma identidade europeia comum, em harmonia com as identidades nacionais e regionais existentes e assim contribuir para a integração europeia,

4.ke la interkultura dialogo postulas la forigon de lingvaj baroj,
que o diálogo intercultural impõe o desaparecimento das barreiras linguísticas,

5.ke por havi facilan komunikadon kaj lingvon kiu simbolus tuteŭropan identecon estas necese trovi neŭtralan lingvan solvon, kiu respektas sammrajtecon kaj multlingvismon de ĉiuj civitanoj en Eŭropo,
que para ter uma comunicação fácil e uma língua que simbolize uma identidade europeia é necessário encontrar uma solução linguística neutral, que respeite a igualdade de direitos e o multilinguismo de todos os cidadãos na Europa,

6.ke, uzinte dum la konferenco tre sukcese la neŭtralan lingvon Esperanto, la partoprenantoj rekomendas al la Eŭropa Komisiono mendi sciencan studon pri la ebleco apliki Esperanton por antaŭenigi la interkulturan dialogon inter diverslingvanoj en Eŭropa Unio.
que, por terem usado com muito sucesso durante a conferência a língua neutral Esperanto, os participantes recomendam à Comissão Europeia que encomende um estudo científico sobre a possibilidade de aplicar o Esperanto para promover o diálogo intercultural entre os diferentes falantes da União Europeia.

6.2.08

Ek al Fringoj! / Vamos ao Fringoj!

Ni pretiĝas por partopreni en la aranĝo FRINGOJ.
Iuj el ni jam duan fojon. Laste jare ni kvarumis. Ĉi jare ni eble plios.
Inter la 19-a kaj la 26-a de aprilo venonta, ni en Kulturdomo Esperanto, kastelo de Grezijono, prezentos niajn ludproponojn kaj partoprenos en tiuj gvidataj de aliaj. Tiele funkcias ĉi aranĝo.
Ja ni jam cerbumis pri nia deĵorado. Legi eĉ iomete encenigi rakontojn (eble teatrumigi iun el ili) kaj origamumi. Nu, ni ankaŭ kantos kaj kantigos. Jes, tre amuza!
Kompreneble, ankau estas ĝenoj. Ĉiam la mono!... Pro tio ke oni ne povas tuj antaŭvidi la tutan elspezon ni eĉ ne scias kiom da ni veturos. Ni nur scias kiom kostas la restadon en Grezijono, tamen pri flugveturo inter Lisbono kaj Parizo ni scias nenion (pro tio ke ni elektos malplikostan flugon kaj ankoraŭ ni ne havas la atenditan monsumon por tuj aĉeti ĝin). Malaltaj prezoj postulas fruan aĉetadon, sed tio bedaŭrinde ne dependas nur de la deziro! Antaŭ aĉeti oni devas garantii la monsumon, la koncernajn permesojn kaj de la gepatroj kaj de la lernejo.
Do, kiom da ni veturos al Grezijono? Eble dek!
Kaj kiuj el niaj akel-partneroj partoprenos? Ĉu nur la poloj?
-------------- xxxxxxxxx ----------------
Estamos a preparar-nos para participarmos no encontro internacional FRINGOJ.
Alguns de nós já lá estiveram no ano passado. Éramos quatro, mas este ano esperamos ser mais.
De 19 a 26 de Abri, na Casa da Cultura de Esperanto, no castelo de Gresilon, próximo da cidade de Baugé, em França, esperamos orientar sessões de contos e de «origami», e participar nas actividades que os outros grupos desenvolverão. É assim que funciona este encontro internacional de jovens, que desde há três anos se realiza.
Por ora o que nos preocupa é o dinheiro. A bem dizer, só sabemos os custos da estadia em Gresilon, mas escapa-nos os custos do voo entre Lisboa-Paris-Lisboa. Pelo facto de ainda não termos o dinheiro todo com que contamos e de não podermos reservar os bilhetes nos voos de baixo custo, os quais exigem pronto pagamento, estamos sem saber exactamente quantos nos deslocaremos. Isso não obsta a que imaginemos sermos dez!
Participarão alguns dos nossos parceiros Akel? Só os polacos?

23.1.08

Saluton! Olá!
Mi nomo estas Auria («Aŭrja»). Eu sou a Auria
Mi havas 17 jarojn. Eu tenho 17 anos.
Mi estas angolanino, sed mi loĝas en Portugalio. Eu sou angolana, mas vivo em Portugal.
Mi tre ŝatas ridi, kanti, legi, vojaĝi, tio estas, vivi ĝoje. Gosto muito de rir, cantar, ler, viajar, isto é, viver alegremente.
Mi altas 171 centimetrojn. Meço 1 metro e 71 centímetros
Mi pezas 58 kilogramojn. Peso 58 quilos.
Mi havas brunajn okulojn kaj nigarjn harojn. Tenho olhos castanhos e cabelos pretos.
Mi tre ŝatas mian amikinon Ana. Eu gosto muito da minha amiga Ana
Ŝi estas tre simpatia kaj sufiĉe ĝoja. Ela é muito simpática e alegre.
Mi tre ŝatas ŝin. Ŝi al mi estas kiel fratino. Eu gosto muito dela. Para mim é como uma irmã.
Ĝis! Adeus!
Auria